Edvin Csabai
Aspekto
Edvin Csabai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1976 (47-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kanuisto |
Edvin Csabai [ĉabai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csabai Edvin estas hungara kanuisto, mondĉampiono.
Edvin Csabai[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1976 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Edvin Csabai depost fino de sia aktiva sporta kariero en 2013 li havis postenojn en la hungara kenusporta vivo. Li ricevis ŝtatan premion en 2010.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Edvin Csabai ekde 1995 estis kanuisto en signifa ĉefurba sportklubo. La unuaj sukcesoj venis en 1994. Post 2 jaroj li startis en mondĉampionumo. Li faris kanuistan paron kun Attila Györe en 1997. Inter 1999-2009 ili seninterrompe estis mondĉampionoj en maratona distanco (36 km). Li startis individue en 2004 kaj ĝis 2009 li ĉiam venkis en maratona distanco. Do li estis mondĉampiono resume 17-foje.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva intervjuo kun biografieto kaj foto
- hungarlingva intervjuo kun foto